Job 40

1Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris: 2Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu. 3Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris: 4Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon. 5Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon. 6Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris: 7Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi. 8Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava? 9Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li, 10Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco; 11Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin; 12Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko; 13Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo. 14Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos. 15Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo. 16Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro. 17Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj. 18Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj. 19Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon. 20La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas. 21Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo. 22Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj. 23Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon. 24Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?

Copyright information for Esperanto